Batalo de Krasos

La Batalo de Krasos estis batalo en la arab-bizancaj militoj kiu okazis en Aŭgusto 804, inter la Bizancanoj sub la imperiestro Nikeforo la 1-a (r. 802–811) kaj la armeo de Abasidoj sub Ibrahim ibn Ĝibril. La ascendo de Nikeforo en 802 rezultis en pluigo de milito inter Bizanco kaj la Abasida Kaliflando. Fine de la somero 804, la Abasidoj estis invadintaj Bizancan Malgrandan Azion per unu el ties kutimaj rabatakoj, kaj Nikeforo iris renkonti lin. Li estis tamen surprizita, ĉe Krasos kaj estis venkita, kaj apenaŭ fuĝis savante sian propran vivon. Poste oni aranĝis batalpaŭzon kaj interŝanĝoj de prizonuloj. Spite sia malvenko, kaj la amasa abasida invado la venontan jaron, Nikeforo pluiĝis ĝis problemoj en la orientaj provincoj de la Kaliflando devigis al Abasidoj konkludi al paco.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy